Fundamenteco

Ĉu Nova estas laŭ la Fundamento de Esperanto? Ne, ĝi ne povas laŭlitere esti laŭfundamenta. Tamen, ĝi celas esti kiel eble plej Fundamenta. Ni kutime diras, ke la Fundamento estas netuŝebla. La Fundamento mem estas iom malpli dogma kaj diras, ke ĝi estas ŝanĝebla laŭ du manieroj: unue per aldonado de novaj vortoj, kiu jam eblis dekomence (kaj oni aldonis grandan nombron da vortoj); due Zamenhof deklaris, ke:

Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova.

Tio signifas, ke oni povas proponi reformojn laŭbezone kaj ili estas enigeblaj en la Fundamenton, se ili ne ŝanĝas la lingvon, sed aldonas ion al ĝi. Oni povas pensi pri tio sekve: ĉio, kion Esperantistoj skribis kaj diris devas ĉiam esti bona Esperanto, kvankam ĝi povas soni arkaika. Ĉio nova en Esperanto devas aldoniĝi, ne ŝanĝi, kio jam estas. Nova intencas sekvi ĉi tiun vojon. Ĉio aŭ preskaŭ ĉio en Nova estas unu el la sekvaj:

    • Malstriktigo de gramatika regulo sub kelkaj cirkumstancoj - ekzemple la akuzativo ekzistas, sed ĝi povas esti ellasata en multaj kazoj
    • Aldono de pli simple komprenebla aŭ lernebla formo de alia vorto - ekzemple la -am finaĵo de tempaj korelativoj iĝas -tempe
    • Mallongigo de ekzistanta vorto aŭ formo - ekzemple oni povas ellasi postadverbajn de, al, ke, ktp kreante kvazaŭprepoziciajn formojn
    • Simpligo de la nombro da radikoj aŭ de ilia kompreno per aldono de klasigaj finaĵoj - ekzemple la finaĵo -anjo (el “manĝi”) kiu indikas ion manĝeblan
    • Malkonfuzigo per aldono de malsimilsonaj radikoj en radikaj paroj

Plej ĝene por Fundamentistoj probable estos iliismo, ĉar ĝi (1) aldonas novan pronomon (gi), kaj (2) ŝanĝas la signifon de masklaj radikoj. Rimarku tamen ke: (1) la novo pronomo estas kreita por neuzado, kaj oni prefere uzu la neŭtran pronomon; kaj (2) la ŝanĝo en la signifo de masklaj radikoj (ekz. “patro”) ne ŝanĝas kompreneblecon de frazoj. Alikaze, Nova nur arkaigas kelkajn vortojn preferante aliajn, kiel Zamenhof proponis.