Nova gramatiko (Esperante)
A) LA ALFABETO La Esperanta alfabeto skribiĝas tiele:
a | b | c | ĉ | d | e | f | g | ĝ | h | ĥ | i | j | ĵ |
a | b | c | q | d | e | f | g | dj | h | kh | i | y | j |
k | l | m | n | o | p | r | s | ŝ | t | u | û | v | z |
k | l | m | n | o | p | r | s | x | t | u | w | v | z |
B) VORTEROJ
- Ne ekzistas artikoloj.
- La substantivoj fariĝas per aldono de la litero “o” al radiko. Kazoj fariĝas per uzado de prepozicioj. La pluralo estas indikita per aldono de la litero “y” post substantiva “o”.
- La adjektivoj fariĝas per aldono de la litero “a” al radiko. Ili ne ŝanĝigas laŭ nombro aŭ kazo, krom se mankas indiko de pluralo (substantivo). Tiukaze, adjektivo ricevas pluralan finaĵon “y”. La gradoj de la adjektivoj esprimiĝas per “pli” kaj “pley”.
- La nombroj kardinalaj ne deklinacias. Ili estas: un (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), nau (9), dek (10), cent (100), mil (1000). Oni simple kunmetas dekojn kaj centojn el la nombrovortoj, ekzemple 533 = kvin’cent tri’dek tri. La ordinaloj fariĝas per aldono de la adjektiva finaĵo “a” al la kardinalaj, ekzemple un’a, du’a. Obloj fariĝas per aldono de la finaĵo “-obl”. Simile, frakcioj aldonas “on”, opoj aldonas “op”. Oni uzas distribuan vorton “po” antaŭ nombro, kiel en “po kvin”.
- La personaj pronomoj estas: mi, vi, li (ĉiam sengenra), xi (ŝi), gi (maskla li), dji (ĝi), ni, ili, oni. La posesivaj pronomoj fariĝas per aldono de la adjektiva finaĵo “a” al la koncerna pronomo.
- Verboj ne ŝanĝas formon laŭ nombro aŭ persono, ekz. mi far’as, patro far’as, ili far’as. La formoj de verboj
- La nuntempa finaĵo estas as, ekz. li far’as.
- La pasinteca finaĵo estas is, ekz. li far’is
- La venonteca finaĵo estas os, ekz. li far’os
- La subjunktiva finaĵo estas us, ekz. li far’us
- La imperativa finaĵo estas u, ekz. li far’u
- La infinitiva finaĵo estas i, ekz. far’i
Estas du formoj de la participo, la ŝanĝebla aŭ adjektiva, kaj la neŝanĝebla aŭ adverba. - La aktiva nuntempa participo finiĝas per ant, ekz. far’ant’a; far’ant’e
- La aktiva pasinttempa participo finiĝas per int, ekz. far’int’a; far’int’e
- La aktiva venonttempa participo finiĝas per ont, ekz. far’ont’a; far’ont’e
- La pasiva nuntempa participo finiĝas per at, ekz. far’at’a; far’at’e
- La pasiva pasinttempa participo finiĝas per it, ekz. far’it’a; far’it’e
- La pasiva venonttempa participo finiĝas per ot, ekz. far’ot’a; far’ot’e
Ĉiuj formoj de la pasiva fariĝas per la respektivaj formoj de la verbo esti kaj la pasiva participo de la koncerna verbo; oni uzas la prepozicion de aŭ fare por la aganto. Ekz. xi est’as am’at’a de omniu’y, “ŝi estas amata de ĉiuj”.
- Verbaj adjektivoj fariĝas kiel substantivaj adjektivoj. Ĉiuj aliaj tipoj de adverboj havas la finaĵon -e. Komparoj estas kiel kun adjektivoj.
- [Malestigita]
C) ĜENERALAJ REGULOJ
- Ĉiu vorto estas legata kiel ĝi estas skribita. Ne ekzistas silentaj literoj.
- La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
- Kunmetitaj vortoj fariĝas el simpla kunmetado de radikoj, kun la plej grava radiko vortfine. Ili estas skribataj kiel unu vorto, sed la radikoj povas esti disigataj per vertikala streketo en simplaj verkoj. La gramatikaj finaĵoj estas konsiderataj kiel sendependaj vortoj. Ekz. vapor’xipo fariĝas el la radikoj, vapor kaj xip kun la finaĵo substantiva o.
- Nur unu nea vorto povas aperi en unu subfrazo, dua ne estas permesebla.
- [Malestigita]
- Ĉiu prepozicio havas certan neŝanĝeblan signifon. Se oni ne scias ekzakte, kiun propozicion oni uzu, oni povas krei tian per aldono de finaĵo -e al radiko, ekz. li parolis teme milito (“li parolis teme de / pri milito”). Se tia adverba prepozicio ne haveblas, oni povas uzi la universalan prepozicion ye.
- La tiel nomataj “fremdaj” vortoj, t.e. la vortoj kiuj multaj lingvoj ĉerpis el la sama fonto, ne estas ŝanĝataj, krom en skribmaniero. Tamen, derivitaj formoj fariĝas laŭ la normalaj reguloj. Ekz. teatr’o el “theatrum” sed teatr’a kaj ne “teatralika”
- La substantiva finaĵo -o povas esti ellasata pro belsoneco. Anstataŭ ĝi, oni uzu apostrofon.