Oftaj Demandoj
Kio estas la celo de Nova?
Esperanto estas inventaĵo de la deknaŭa jarcento, kaj kiel tia, ĝi enhavas supozojn de tiu tempo. En la dudekunua jarcento, multo ŝanĝiĝis, kaj eĉ planita lingvo devas konsideri tiujn ŝanĝojn. Precipe, temas pri la alveno de komputiloj: kaj iliaj usonaj trajtoj (ekzemple en la alfabeto havebla sur ĉiuj el ili), kaj la perdo de malsimetrio inter generantoj (skribantoj aŭ parolantoj) kaj konsumantoj. Nova celas faciligi uzadon kaj generadon. Ĝi faciligas uzadon per evitado de sole Esperantaj rimedoj. Generado estas faciligita per evitado de tiuj ecoj de la lingvo kiuj plej ofte kaŭzas erarojn aŭ konfuzon.
Ĉu ĝi vere bezonas propran nomon?
Nova estas propono pri aro da reformetoj kiuj unuope signifas malmultan ŝparon, sed kune estas faciligo por lernantoj el multaj kulturoj. Do ĝi estas kohera projekto kaj kiel tiaj ĝi bezonas propran nomon.
Ĉu temas pri nova Ido? Pri nova ido?
Nova estas humila formo de Esperanto, ĝi ne estas ido de ĝi. Ĉiu Esperantisto, post lerni la regulojn de Nova, povas legi kaj skribi en Nova tuje. Nova ne volas esti kaj ne estas nova lingvo, nur faciligo de ekzistanta. Ĝi estas stilo, maniero skribi en Esperanto.
Kial la nomo, Nova?
Tiu nomo trafas du celojn per unu ŝtono. Unue, kiel Esperanta adjektivo, ĝi simple indikas ke io estas nova. La reformetoj de Nova sendube estas novaj (kvankam ĉiu el ili jam proponiĝis antaŭe). Kelkaj Esperantistoj deklaras ĉion novan, t.e. ne en la Fundamento, kontraŭ ĝi. Por tiuj, simple uzi la adjektivan formon malebligas decidigi, ĉu per la nomo oni celas lingvon, reformon, projekton, aŭ ion alian. Dum al pedantoj Nova estos nova lingvo, ĉar ekz. ĝi uzas malsaman alfabeton ol tiun en la Fundamento, Nova ne celas esti tia. La lingvo estas kreaĵo de Zamenhof, kaj malgrandaj ŝanĝetoj en Nova neniam povos samniveliĝi al kolosa verko de Doktoro Esperanto. Do por ĉiu krom pedantoj, Nova simple estas nova stilo. Sed due, la vorto “Nova” ankaŭ havas internacian signifon, ĉar ĝi indikas astran fenomenon. Ĝi indikas ion novan, brilegan, potencan, kiu ŝanĝas la mondon estonte. La elekto de tiu vorto do kaj estas Esperanta vortludo, kaj internacie rekonebla. Aldone, ĝi estas kaj pli mallonga ol la vorto Esperanto, kaj ne aludas al malkompreneblaĵo aŭ fiasko kiel la vorto Esperanto en kelkaj kulturoj.
Ĉu ĝi ne estas simple Ido?
Ja veras, ke multaj ideoj en Nova venis el Ido. Tio estas, ĉar la ideoj en Ido ne kreskiĝis el nenio aŭ el la vakua menso de ties konstruintoj, sed el diskutoj en Esperantujo. Dum oni memoras la trompon de Beaufront kaj Couturat, oni ofte forgesas, ke Zamenhof mem akceptis la originalan proponon de Reformita Esperanto kaj mem provis ŝanĝi la gramatikon antaŭ publikado de la Fundamento. Sintene, Ido kaj Nova kune opinias, ke plej facile oni ne malestigas regulojn aŭ vortojn, sed kreas paralelajn strukturojn kiu aŭ supervivos kaj arkaigos la malnovajn, aŭ pereos. Nova ne estas kiel Ido, ĉar ĝi ne havas centran komitaton decidigan, sed nur diskuton pri projektoj kaj reformetoj. La Esperantistaro estas decidiga, kaj Nova reformoj nur supervivos, se sufiĉe da homoj uzos ilin. Tiuj reformoj ne devas esti akceptitaj kune, kaj ĉiu el ili estas memstara. Aldone, oni facile vidas la koruptigan influon de la Franca kaj ĝenerale de Latinidaj lingvoj en Ido. Ido, krom fundamentaj faciligoj, simple estas Esperanto alproksimigita al la Latinidaj, kaj tio nur bonas por tiuj, kiuj regas Latinidan lingvon. Nova ne akceptas tiujn ŝanĝojn.
Kio estas la simbolo de Nova?
Ĝi estas la Esperanta stelo kun aldono de kvin radioj, simbolige de novao.
Kial vi malŝatas supersignojn?
Unue, konsideru ke la Nova alfabeto ne anstataŭas la Fundamentan, sed estas uzata anstataŭ la ho sistemo. Do, oni povas daŭre uzi supersignojn kiam ili haveblas, kaj oni uzu la Nova alfabeton nur se oni ne havas tiujn. Ĉar en plimulto da komputiloj aŭ saĝtelefonoj supersignaj literoj ne haveblas sen instalado de kromprogramoj, sendube “havebleco” estas relativa. Kiam vi aĉetas komputilon, vi probable ne havos supersignojn - do vi devas uzi iun anstataŭigan alfabeton. Samkiel en ĉiu alia transskriba sistemo, ne miksu supersignojn kun Nova alfabeto krom se vi indikas, ke vi tion faros!
Kial vi malŝatas la akuzativon?
La aŭtoroj strange denaske parolas lingvon, kiu havas viglan akuzativon. Tamen, ne malfacilas rimarki, ke malĝusta uzo de la akuzativo estas la pluroble plej ofta eraro en Esperanto. Oni eĉ ofte trovas amuzajn komentojn pri la facileco de la uzado de la akuzativo - kiuj inkluzivas malĝustan uzon de la akuzativo! Finofare, estas tri tre diversaj kialoj por maldevigi la akuzativon:
- Ĝi estas fremda al parolantoj ne nur de lingvoj, kiuj perdis ĝin (ĉefe la okcidenteŭropajn), sed ankaŭ al tiuj de izolaj lingvoj, por kiuj ŝanĝo de vorto laŭ gramatika pozicio estas stranga
- Ĝia uzado en la Esperanta estas konfuza kaj bezonas klarigon kaj regularon: oni nomis lin prezidenton, sed oni pensis lin stranga
- Dum oni ofte mencias, ke la akuzativo ebligas liberan vortordon, la vortordo en la Esperanta ne estas libera. La liberecon ebligatan fare de la akuzativo oni povas ekhavi al si per nedeviga uzado
Kial vi malŝatas la artikolon?
Kvankam eraroj pri uzado de la difina artikolo ne estas same oftaj ol tiuj pri la akuzativo, temas tamen pri problemo por parolantoj de lingvoj, kiuj ne uzas ĝin. Inter la denaskaj lingvoj de Esperantujanoj, temas precipe pri la slavaj lingvoj. Estas nekredeble, kiom homoj, kiuj ne uzas la artikolon, ne bezonas ĝin. Fakte, ili tiom ne bezonas ĝin, ke ili eĉ ne scias, kiam oni uzas ĝin. Sed aliflanke eĉ lingvoj, kiuj uzas artikolojn ofte ne uzas ilin sammaniere. Tia malsama uzado kreas siajn proprajn erarojn eviteblajn per manko de la artikolo.
Kial -uq kaj ne -un aŭ -iĉ?
Iliismo proponas tute novan sufikson -uq, dum aliaj reformproponoj preferas aŭ -un aŭ -iĉ (aŭ eĉ alion). Facile videblas, ke -uq estas miksaĵo el tiuj du, do estas kompromisa propono. Sed ĝi ankaŭ havas siajn proprajn meritojn:
- Klareco - havi sufiksojn similajn estas precipe ĝene, se oni uzas ilin en similaj cirkumstancoj. Ne ekzistas pli similaj cirkumstancoj ol genra distingo, do oni konfuzus patruno kaj patrino pli ofte ol necese. Simile, -iĉ estas sufiĉe simila al -iĝ, ke oni foje konfuzus patriĉon kun patriĝo. -uq ne similas al ajna sufikso, do ne facile konfuzigas.
- Malofteco - dum -in estas dekomenca sufikso kaj la tuta Esperanta vortaro/radikaro evitas ĝin (ekz. “faruno” el Latina “farina”), nek -un nek -iĉ (nek -uq) estas tiaj. Kelkaj Esperantaj radikoj finiĝas en -un au -iĉ, dum neniu en -uq/-uĉ.
- Pruviteco - en la Itala, -ino kaj -uccio estas karesfinaĵoj kiuj sonas kiel -in kaj -uq en Nova. Oni uzas ilin pli malpli simetrie, do ili jam pruvis sian kapablon.